Soneto pri kio nun temas
post longa esto ĉe aliaj 
venas momento hebeteca 
ne plu objektive apreca 
dum pensoj fariĝas humilaj 

du patrujoj - nieniu vera 
la unua tute perdita 
kaj la dua ne malkovrita 
je la civitaneco tera 

mi tamen ne estas envia 
nek pri lingvo kaj nek pri loko
ĉar granda tero estas mia 

ne estas! - povus esti nia 
por ni ĉiuj sen fremda moko 
ankoraŭ restas ironia
Zuriko, la 21an de januaro 2002