Soneto pri sistemdisfalo
kapitalismo disfaliĝos
kiel pagilo restos mono 
per revolucia malbono 
tuta homaro malriĉiĝos 

sistemo poste renaskiĝos 
sed sur tute alia fono 
kun preskaŭ simila ordono 
socio laŭ vivo ordiĝos 

korupto metode ŝanĝiĝos 
kaj per pli perfekta admono 
povo de ĝi eĉ plifortiĝos 

asocioj malaktiviĝos 
pro hegemonia miskono 
ĥaoso demokratiiĝos
Zuriko, la 24an de januaro 2002