Soneto surdiga per kvero
homo havas kolombnaturon 
kolombo revenas al nesto 
kaj homo al supra podesto 
imitante iom vulturon 

vultura koro glaciiĝas 
la plej grava estas laboro 
ne plu restas vigla humoro 
mamono pompe plifortiĝas 

malsenta pri simplaj okazoj 
novriĉulo interesiĝas 
nur pri novaj mondonaj bazoj 

kiam nostalgio alvenas 
li tuj laŭsorte sovaĝiĝas 
kaj patriotisme obscenas
Zuriko, la 29an de januaro 2002