lastan tagon de januaro mi tranĉis rozojn sur teraso kaj mi vundiĝis - embaraso uzo de blasfema vortaro eksteren mi starigis malvojn Barbara diras ke tro frue sed sen risko estas enue burĝonoj imitas nun salvojn frua printempo donas zorgojn ankoraŭ certe venos frosto kaj mortigos florantajn "sorgojn" ĉe Bastiono de Silento floras salikoj - mia tosto iras al esperanta vento