Soneto pri poeziserĉo
mi serĉis de Czernin volumojn
dek librovendejoj vienaj 
ne havis ilin - poste penaj 
streboj lacigis iliumojn  

mi portis por libroj kofreton 
ĝis fino ĝi estis malplena 
malgraŭ tio ĝi estis ĝena 
ĉar havis neniun libreton 

malaperis stabilizado 
je konfuza postmodernismo 
ankaŭ ekzistencialismo 

literatura populismo 
kaj diletanta provincismo 
instigas al kontraŭpensado 
Vieno, la 12an de oktobro 2002