Soneto kun tempo pasanta
mi reagas tute spontane
en ĉiu mi vidas partneron 
meritante ĉiun prosperon 
sed mi ekscitas ofte vane 

ekzemple maristaj kanzonoj 
estas belegaj se maristo 
kaj ne obskura "playboy"-isto 
kantas ilin laŭ devenzonoj 

nia vivo rulas oblikve 
ni kaptu de tempo pasanta 
ĝojon - ne aspektu antikve 

pasantan tempon ni ne sentas  
eĉ se ĝi ja estas fuĝanta 
pri tio neniu inventas 
Bastiono de Silento, la 15an de oktobro 2002