Soneto letera al Ĉesja
Kara Ĉesja - iamaj fruktoj 
nun ŝajnas esti tro maturaj 
pro troa aĝo eĉ teruraj 
timigas nin sur viaduktoj 

de ekstero nur bon-aspektoj 
ĉio konsentas kun infanoj 
edzinoj edzoj eĉ profanoj  
diafanaj estas afektoj 

se temas pri mia Parnaso 
oni vidos post kvarcent jaroj 
kia mi estis ananaso 

certe ĉiu estas artisto 
pro arto venas kontraŭstaroj 
brakumas vin aventuristo 
Zuriko, la 21an de oktobro 2002