Soneto kun balaaĵaro
mi helpis pri malplenigado 
de loĝejo de Margerita 
kiu estis plenŝtopigita 
per ŝia longviva ŝparado 

nun ĉion al balaaĵaro 
forĵetos la ŝtataj dungitoj 
kun ĉiuj esperoj kaj mitoj 
eĉ kun ŝia ŝerca vortaro 

la atesto ke ŝi ekzistis 
troviĝas nun en miaj versoj 
ĉion alian tempo pistis 

ŝiaj cindroj restas en lago 
laŭ testamentaj kontraŭversoj 
komune kun ŝia imago 
Zuriko, la 23an de oktobro 2002