Soneto morta ĉeokaze
unutage du vernisaĵoj  
mortas laŭ aŭguro soneto 
kaj ne skribanta ĝin poeto 
venas tempo por finisaĵoj 

sango fluas roje de kapo 
ĉar pafis al gasa dormato 
koleranta rusa soldato 
laŭ ordono de la satrapo 

aliaj mortis ĉeokaze 
por kio taŭgas poezio 
ĉikaze - ĉu por fantazio?  

sentante tiun gason naze 
forŝovante horloĝan nadlon 
mi rigardas dukapan aglon
Bastiono de Silento, la 28an de oktobro 2002