Soneto pri l' nocio STURM
malantaŭ de domo foiro 
aĉetoj fariĝis voluptaj 
„Sturm” (ŝtormo) kun ecoj nuptaj 
algvidas drinkantojn al miro 

por tiu ŝtorma senbrideco 
ni aĉetis grekajn fromaĝojn 
turkajn olivojn kaj kontaĝojn 
kun gusto je festena speco 

post ŝtormado nur tualetoj 
okazis taŭgaj vizitlokoj 
ni travivis tion kun mokoj 

kaj jam aĉetitaj biletoj 
okazis ŝtorme malutilaj 
venis momentoj malfacilaj 
Vieno, la 4an de oktobro 2002