sur pordo troviĝas informo telefono - venas virino "mi ne parolas..." laŭ rutino pli bone laŭ lingvista normo ŝlosilo ne volas funkcii mi tiras perforte - sukceso ĉambro partera ne fortreso ŝloso ne emas aŭtarcii loĝejo blanka pura varma kuirejo unufornela sed la tuta impreso ĉarma malnova arkadforma volbo aspektas kiel la ĉiela sube pendas surogatkolbo