Soneto bufedvernisaĵa
kafejo varma kaj konvena 
mi mendas kafon festan kukon 
kaj tuj uzas por nazo tukon 
pro troa ĝueco promena 

ni volis viziti artiston 
kiu aranĝas vernisaĵon 
sed nun ni gustumas trinkaĵon 
kaj rigardas ŝercan serviston 

pro vino mi estos nervoza 
ĝi tute ne taŭgas por trinki 
sed oni povas en ĝi sinki 

al artisto ni jam ne iros 
ĉar certe pri prezoj ni miros 
lia memtakso estas poza 
Zuriko, la 10an de novembro 2002