Soneto kie kreskas prezo
post reveno de feriado
laŭ volo de mia edzino
mi zorgis pri la sama vino 
kiun ni trinkis sur valpado 

mi trovis ĝin en magazeno 
kaj tuj mi demandis pri prezo 
estis kelkfoje super mezo 
kaj ne taŭgis kontraŭ migreno 

rememoro tro multekosta 
sed tamen inda por pripensi 
kial prezo estas komposta 

depende de prezkompostisto 
kiu emas vinon kondensi 
por bonprofito de vendisto 
Zuriko, la 18an de novembro 2002