Soneto kun majstro Henriko
kun l' majstro "via moŝtjo" sonas 
iam mi dum noktoj ne dormis 
kaj je legado mi malnormis 
nun mi iomete oponas 

ĉitempe sinjoro Henriko 
certe ŝanĝus sian vidpunkton 
kaj eĉ malpermesus adjunkton 
rakonti pri troa fortiko 

Ukrainio liberiĝis 
eĉ se mizero estas granda 
geukrainoj memstariĝis 

en Oblęgorek mi desegnis 
ĉion en aspekto rubanda 
je l' filo de l' majstro mi degnis 
Zuriko, la 24an de novembro 2002