Soneto - morta komunisto
diras juna literatoro 
"por li okazis sankta meso 
li estis komunista fleso 
kaj vivis laŭ laika moro" 

mi respondas "kara kolego 
mi konis lin sed aliflanke 
mi povis pensi pri li danke 
mi vivis de lia bonego" 

"jes jes sed tiel diras homoj" 
"kaj kion diras via pastro?" 
"li okupiĝas pri fantomoj" 

"kion vi pri li opinias?" 
"kontraŭ NATO li estis astro" 
"do li pravis - ĉu vi ne scias?"
Zuriko, la 25an de novembro 2002