Soneto je Gotfrid-nomtago
religie ŝi kortuŝiĝis 
ŝi estis eĉ katekistino 
sed iutage venis fino 
kaj ŝi ideume ŝanĝiĝis 

sed restis ŝia mistikeco 
ekzemple emo por medito 
malzorgo pri troa profito 
tamen akcepto de pekeco 

Gottfried Keller intuicie 
al hispana festeno venis 
abstrakte kaj agis fikcie 

li eĉ ne sciis pri la tago 
kiu ja lian nomon tenis 
moka estis lia imago 
Zuriko, la 27an de novembro 2002