Soneto pri streĉo postaĵa
bin Laden denove aperis 
kaj diras la samajn sloganojn 
ke li murdos amerikanojn 
Bush kompreneble tre koleris 

elektita homo de l' jaro 
ne Bush sed bin Laden ĝuste 
terorista mondo afuste 
veturas tra scena koŝmaro 

jen kompromito por homaro 
ke tiom da homoj forpasis 
pro tiu libera koŝmaro 

estas ja civiliza falo 
usonanojn menso forlasis 
postaĵo estas idealo 
Zuriko, la 28an de novembro 2002