Soneto pri Andreo-nokto
daŭras Andreo-aŭgurado 
per flua vakso surverŝita 
al akvo kaj siluetita 
hazarde por interpretado 

en Łoszniów antaŭ cent tri jaroj 
naskiĝis mia kara avo 
Andrzej Bednarski en enklavo 
kiu nun estas ĉe najbaroj 

tial mia filo Andreo 
hodiaŭ la nomtagon festas 
kun kamarada asembleo 

morgaŭ agos kiel sorĉisto 
pri aŭtoriparo - li estas 
laŭfake aŭtoreparisto 
Zuriko, la 29an de novembro 2002