Soneto pri l' nupto por ĉiam
mi havas grandegajn eblecojn 
sed mi ilin tute ne uzas 
kaj kompreneble eĉ rifuzas 
ĉar mi ne ŝatas komplikecojn 

ekzemple la simpla afero 
invitilo post invitilo 
denove "l' nupto" en la stilo 
je l' postmodernisma kolero 

vane mi restas konvinkita 
ke pli bone ol Andrzej Wajda 
ĝin faris ne estos farita 

kiam favoraj tempoj venos 
mi tiam estos ĉielrajda 
kaj min l' eterna nupto prenos 
Zuriko, la 8an de novembro 2002