Soneto je Esperantio
esperantia nacieco 
antaŭ ĉio leĝa evento 
kaj iom stranga por momento 
sed tamen kun mia preteco 

civiton de io sen ŝtato 
judoj ankaŭ romaoj sentas 
eĉ homaro tion inventas 
tamen ofte kun forta bato 

l' lingvo ĉesis sian artecon 
kaj esperanta diasporo 
posedas propran naturecon 

ne per sango sed per parolo 
homoj prenas ĝin sen fervoro 
tamen diras pri grava rolo 

Zuriko, la 1an de decembro 2002