Soneto kun atendkonsilo
kial mi timas? - mi ne scias 
venas neĉiutaga sento 
por pripensoj ĝusta momento 
ĉio mistike vibracias 

ekstera mondo min ne tuŝas 
mi sentas nur mian internon 
kiu tuj elvokas konsternon 
sed mia menso ĝin forpuŝas 

kiel foriri de la stato 
kiu ne estas ja agrabla? 
ĉu ne pensi? vana konstato 

oni devas nepre atendi 
por kroma efekto probabla 
aŭ alian etoson mendi  
Zuriko, la 16an de decembro 2002