Soneto - ĝuste ni parolu
altrudi min ion ajn deve 
krom la propra aventurismo
estas pensimperialismo 
de tio mi eksplodas kreve 

por mi ekzistas Esperanto 
kiu estas liberelekto 
ĝuste de mia intelekto 
sen iu lingva okupanto 

en tiu lingvo egaleco 
ŝajnas l' plej grava valoreco 
ĉar sen ĉefangla tutpoveco 

nacilingvo por frata rondo 
kaj nova vento nova ondo
Esperanto por vasta mondo
Zuriko, la 2an de decembro 2002