Soneto vigilie frosta
esti artisto - la afero 
ne estas simpla nek facila 
ĉar praktike tre malutila 
se temas pri vivtena sfero 

pri tiu frazo mi memoras 
ĉar estis malvarme dum manĝo 
en restoracia aranĝo 
ĝis nun granda frosto hororas 

por mi Kristnasko sen oblato 
sen ĝustaj kantoj pri la kripo 
estas ĉiutageca fato 

mi revenas al la komenco 
ĝuste tiu libera tipo 
suferas nun en dekadenco 
Bastiono de Silento, la 24an de decembro 2002