Soneto kun urbi et orbi
laciĝas ege Sankta Patro 
estas malsana kaj doloras 
ĉirkaŭaĵo kristnaske oras 
blankiĝas per neĝa kalfatro 

inter aliaj lingvoj beno 
okazas eĉ en Esperanto 
fartu bone Kara Benanto 
en via spirita haveno 

de la vidpunktoj sendepende 
tiu homo havas formaton 
kaj moviĝas ĉiam ascende 

donas homojn bonan esperon 
ankaŭ ĉiun minoritaton 
deziras egalan prosperon 
Zuriko, la 25an de decembro 2002