Soneto pri malaj salutoj
mi sentas ke esperantistoj 
estas legemaj kaj kreemaj 
sed ankaŭ kun ecoj dilemaj 
pri nenio antagonistoj 

lastatempe NATO akceptas 
ĵurnalistojn kiuj deklivas 
al militapogo kultivas 
okupadon sed ne perceptas 

disiĝas diversaj legendoj 
pri disdonata kapitalo 
sen iuj kromaj rekomendoj 

nun unu alian salutas 
malgraŭ klara buĝeta malo  
kaj iamajn promesojn glutas
Zuriko, la 8an de decembro 2002