Soneto pri la observanto
mi ekestis bonorda homo 
post multaj tempestperiodoj 
kurbiĝoj kaj stresaj eksplodoj 
saĝo venas kun aĝsimptomo 

mi pli ofte serĉas trankvilon 
pro tio mian senatecon 
mi tuj ŝanĝos en kvietecon 
prenante luksan malutilon 

mi subtenas tiun agadon 
kiu algvidas al prudento 
pro tio mi flegas skribadon 

mi tre malŝatas subordiĝon 
eĉ se soneta ornamento 
ordiĝas kaŝante prestiĝon 
Zuriko, la 9an de decembro 2002