anomalitemperaturo februare sub varma suno mi kuŝas nuda por haŭtbruno okazas vintra aventuro la mondo spiras per varmego apud fenestro floras plantoj eĉ birdoj ĝoigas per kantoj kaj alvenas burda zumego al Bastiono de Silento mi devas nun nepre veturi ĉar estas por tio momento jam neuzebla estas burko tamen mi volas uverturi per vintra fablo de Moniuszko