Soneto pri la roza lundo
hodiaŭ estas roza lundo 
oni devas manĝi fritbulojn 
avertante ĉiujn dikulojn 
pri grase malsana abundo 

Zuriko estas protestanta 
majoritate katolika 
sed tamen plejparte laika 
pro tio komune festanta  

la stato estas ideala 
por ĝoja bonfarta festado 
okazo ĉiam aktuala 

kiam festas minoritato 
mencias pri partoprenado 
subtenanta majoritato
Zuriko, la 11an de februaro 2002