Soneto kun taga tristeco
tempo dum bongusta manĝado 
forfluas tiel kiel ĉiam 
por ĝuste reveni neniam 
nek reale nek dum sonĝado 

oni aŭdas grandegan bruon 
malantaŭ de niaj fenestroj 
ludas karnavalaj orkestroj
DADA aldonas kontribuon 

mi ricevis tristan leteron 
de mia lernejkolegino 
ŝia edzo forlasis teron 

riĉeco ilin ne karesis 
ĉar ŝi estis instruistino 
kaj li ŝin feliĉon promesis
Zuriko, la 17an de februaro 2002