Soneto pri dozo de vero
alian veron ĉiun doni 
kaj por ĉiuj ĉiam la saman 
kvietigan konflikton draman 
eĉ kontraŭ malbono admoni 

ne ĉiuj devas ĉion scii 
dozo de vero kontentigas 
certe neniun dolorigas 
pri tio mi volas mencii 

oni diras ankaŭ ke vero 
pikas okulojn pesimistajn 
je ĉiu grupiĝo kaj sfero 

se iu volas veron vidi 
malfermas pordojn optimistajn 
eĉ se vero povas perfidi
Zuriko, la 19an de februaro 2002