Soneto pri duoj en dato
nulo du nulo du nulo du 
la tago ne por aĉetado 
sed por agrabla veturado 
al Silenta Bastiono plu 

feste de Maria Kandela 
Romain Rolland komencis libron 
verŝajne tiam sentis vibron 
en knajpo kutime fabela 

Hans Bertschi ĝardenon ordigis 
efekto estas ideala 
ankaŭ sekajn branĉojn bruligis 

por mi atendas plua tasko 
laboro ŝajnas rituala 
hodiaŭ fino de Kristnasko
Zuriko, la 2an de februaro 2002