Soneto pri tekoenhavo
dumtage mi kopiis diskojn 
"Romancon - memoru 
                               La Chaux-de-Fonds"
mi vagos tien al Claude Gacond 
kie li prizorgas sfeniskojn 

mi volis iam tion havi 
kion mi donis al libraro 
bedaŭre ekestis amaro 
mi ne povis france kartavi 

ĉio kuŝas sur unu stako 
parto estas katalogita 
miaj libroj en ŝtelistsako 

kun tiu ĉi situacio 
libro BLAGA estas ligita 
por la teko de adicio
Zuriko, la 20an de februaro 2002