Soneto pri manipulado
la urbodomo en mi sidas 
komunum-mero - komunisto 
tute normala aktivisto 
la ruĝan bendon li ne vidas 

por mi okazas artagado 
Giorgio Kaj Perla - civitanoj 
kaj pluraj esperantianoj 
imponas min per aktivado 

eĉ se mi tion partoprenis 
mi ne benis entuziasmon 
ĉar mi intencojn ne komprenis 

en PEN estis manipulado 
sed mi tuj forlasis marasmon 
do mi ne kredas pri agado
Zuriko, la 26an de februaro 2002