Soneto pri falo de ŝtato
parlamento povon centrigas 
sednepende socialismon 
enigas aŭ kapitalismon 
tiel civitanojn timigas 

sistemoj ideologiaj 
kun konstanta enkondukado 
alie simpla devigado 
estas statoj patologiaj 

neniu demandis nacion 
pri ŝanĝo de administrado 
donis falsan informacion 

mi asertas - venos batalo 
pro la ŝtata manipulado 
kiel en Argentino falo
Zuriko, la 28an de februaro 2002