Soneto pri civitsilento
silentiĝis en komputilo 
la esperantaj civitanoj 
kaj precipe la senatanoj 
pro alvenanta maltrankvilo 

movoj estas manipulataj 
por eliri de tiu stato 
kaj ne esti manipulato 
agas statutoj demokrataj 

agado nur por la agado 
okazas ĉiam senefekta 
ankaŭ danĝera kaj difekta 

"hokus pokus" - komplikigado 
pro grupiĝo prude suspekta 
kaj de diletanto protekta
Zuriko, la 13an de marto 2002