Soneto flora por Anita
Anita Nowakowska iam  
ludis vigle fortepiane 
por miaj kantoj akompane 
pri tio memoras mi ĉiam 

mi loĝis tiam en Berlino 
kaj mi decidis veturadi 
ion por Anita persvadi 
nome de akompanantino 

ŝi ludis en granda salono 
en kiu estis multaj gastoj 
kaj mi alvenis por admono 

mi donis ŝin floran bukedon 
skandalo fariĝis sub mastoj 
meceno tuj finis bankedon
Zuriko, la 18an de marto 2002