Soneto per malfacilaĵoj
mi konas nur kelkajn sur l' mondo 
kiuj Esperanton komprenas 
parolas alidire tenas 
verŝajne pravas mia sondo 

nur Brendon Clark estis poeto 
kaj aliaj esperantistoj 
estas komencaj hobiistoj 
tre lacaj kun tiu sekreto 

se iu lingve okupiĝas 
rakontas tuj pri facileco 
per tio lingvo malprestiĝas 

por mi ĝi estas malfacila 
malgraŭ mia lingva spriteco 
konkludo ne estas konsila
Zuriko, la 27an de marto 2002