Soneto refleksa ĉe tombo
iris inter krianta plebo  
kiel nun inter bruaj tankoj 
ĉe tombo flustras homaj dankoj 
kun lasta al eterno strebo 

historio ne ripetiĝas 
tamen pri tio memorigas 
ke krucumo ĉiam krucigas 
posteulojn kiuj aĝiĝas 

simbolo mortas ĉiujare 
en Einsiedeln kuŝas en tombo 
ĉiutage reĝas altare 

denove la memmortiganto 
al ni venas kun aŭtobombo 
sed li estas alikredanto
Einsiedeln, la 29an de marto 2002