Soneto pri stranga popolo
mi estas membro de senato 
tio signifas senatano 
esperantia civitano 
internacia surogato 

mi skribis kiel mi nur povis 
ke ni ĉiuj virinoj viroj 
ligiĝis kiel pioniroj 
kaj ni ĝustan ideon trovis 

la ŝtato senteritoria 
ankoraŭ ĝis nun ne ekzistis 
laŭ priskribo moratoria 

parlamento establis leĝon 
pri kiu mi feble persistis 
ĉar mi tiam rigardis neĝon
Zuriko, la 6an de marto 2002