Soneto pri simpla trosato
antaŭ televidiloj sidas 
manĝantoj de ĉiutagpano 
kaj manĝas pli multe ol rano 
pro tio bonstaton ne vidas 

al teatro ni volis iri 
sed pluvis kaj estis tre glite 
preteksto agas kompromite 
sed tion mi ne povas diri 

eble oferto estas trua 
kaj arto kaŝe malaperas 
aŭ tuta spektaklo enua 

ĉiuj bone pri tio scias 
ke spektantoj vane esperas 
ankaŭ inverse emocias
Zuriko, la 13an de aprilo 2002