Soneto kun libera volo
ĉiu estas per si mem febla 
per siaj personaj eblecoj 
kun siaj propraj ridindecoj 
pro ĉio kio estas ebla 

ordalo pri libera volo 
okazas ofte senkulpigo 
nur por konscienca pacigo 
ankaŭ por de koro abolo 

esti ŝuldanto de memstato 
kaj vivi kun bonmanieroj 
ne estas utila konstato 

groteska "esti aŭ ne esti" 
ŝajnas nur delogaj oferoj 
je kiuj mi povus protesti
Zuriko, la 16an de aprilo 2002