Soneto kun la ronda drinko
hodiaŭ mankas altruistoj 
ne pagu por parlamentanoj 
ĉar ili estas novburĝanoj 
demagogiaj aktivistoj 

al povo venis tiuj fortoj 
kiujn la mondo ne akceptos 
se nacio erarkonceptos 
tiam tre komplikiĝos sortoj 

iu diros "li nin instruas 
drinkante vinon en la rondo  
dum ni tre malbone situas" 

"Svislando estas unusola 
demokratio sur la mondo 
per tuta loĝantaro vola"
Zuriko, la 17an de aprilo 2002