Soneto pri ĉiutagecoj
varŝajne jam lasta neĝfloro 
blankigas iom la ĝardenon 
certe ricevas dian benon 
aŭ ekskuzis lin prokuroro 

por varma nokto venis pluvo 
finfine printempa laŭ volo 
ekestas mirakla petolo 
kun herbejodoranta etuvo 

mi malfermis ĉiujn fenestrojn 
por inviti belajn odorojn 
kiuj tre memorigas cestrojn 

tiumomente mi ne timas 
ĉar mi ŝatas diversajn florojn 
mi iliajn ecojn sublimas
Bastiono de Silento, la 24an de aprilo 2002