Soneto kun dialektiko
ĝuste mi volas antaŭvivi 
signifas antaŭigi tagon 
estontan kreante imagon 
por morgaŭ por ke ne postvivi 

ĉe Bastiono de Silento 
herbejo odoras per verdo 
kun viva gajno ne kun perdo 
daŭras lingva eksperimento 

dialektika dialekto 
ĉu iu pri tio jam aŭdis 
se jes do kun kiu efekto?  

dialekton mi ne scipovas 
dialektikon mi aplaŭdis 
dian lekton mi ne forŝovas 
Bastiono de Silento, la 16an de majo 2002