Soneto kun ĥoĥolaj pepoj
ne estas mi ja tiel forta 
kiel montras mia aspekto 
pri tio egzistas konspekto 
ke efekto estas aborta 

ankaŭ iam kiel infano 
mi ne scipovis bone vivi 
historio komencis drivi 
flegis min sovetatamano 

ideologio karesis 
min en la diversaj medioj 
sed familio malpermesis 

vivo kun iamaj hezitoj 
pri krudaj ideologioj 
faras en psiko deficitoj
Bastiono de Silento, la 1an de junio 2002