Soneto pri vojaĝatendo
jaĥt' "Polaris" - bonaj informoj 
nun bapto kaj poste vojaĝo 
al mediteranea plaĝo 
tra senventecoj ankaŭ ŝtormoj 

mendi flugbileton sed kiam 
kaj kien? nur Dio nun scias 
ni en loĝejo emocias 
atendante vane por ĉiam 

serĉi la plej proksiman lokon 
aŭ hazarde trovi okazon 
kaj eviti ĝisnunan mokon 

en Bastiono de Silento 
aranĝi trankvilan oazon 
atendi por ĝusta momento 
Bastiono de Silento, la 14an de junio 2002