Soneto pri migro al si mem
rigardu mondon ĉiuflanke 
akcipitron flugantan nube 
kaptantan oferon sendube 
kaj diru por ekzisto "danke" 

dum matenmanĝo en ĝardeno 
se vi fiŝas muŝon de kafo 
vidu teron ne nur kun pafo 
sed ankaŭ kun feliĉhaveno 

jen migro al si mem interne 
la plej proksima kaj utila 
eĉ se aspektas malmoderne 

esti nur kun akvo kaj pano 
sen ideologio stila 
kiel jaĥto en uragano 
Bastiono de Silento, la 16an de junio 2002