Soneto pri kutimo hida
suno ardigas cerbojn homajn 
Koreujo kun Italio   
ludis kaj ankaŭ kun Turkio 
nun mi vidas maskojn fantomajn 

hupoj bruas fantomoj krias 
futbalo elvokas tumulton 
montrante agreson kaj stulton 
aĉaj instinktoj eŭforias 

normalaj homoj trankviliĝas 
rigardas flanke je minacoj 
ĉar hida hordo hororiĝas 

ankaŭ bestoj de vojo fuĝas 
birdoj forflugas el surfacoj 
strataj eĉ ĉiuj domoj muĝas 
Zuriko, la 18an de junio 2002