Soneto kun frua feliĉo
frumatene surtreti roson 
rigardi ardeon sur herbo 
kapti freŝan venton al cerbo 
senti sunleviĝan etoson 

la voĉojn de birdoj rekoni 
kaj spiri per fojna odoro 
aŭskulti burdojn dum rumoro 
velkajn florojn kompaton doni 

aldoni bluon de ĉielo 
sen iu ajn urĝa bezono 
al luno palanta pro helo 

tiel ĉiutage senĉese 
feliĉon en sento kaj kono 
mateno pritraktas karese 

Bastiono de Silento, la 2an de junio 2002