Soneto de kiĉo al arto
mi revenas al la spektaklo 
de kiu mi lernis bonfarton 
kiel de kiĉo fari arton 
kortuŝantan - vera miraklo 

tio devenis de verketoj 
de Lehar kaj al li similaj 
kaj poste ekestis humilaj 
poeziaĵoj kun sekretoj 

per vorte kondensa enhavo 
riĉigita per transformado 
kreiĝis intelekta ravo  

tute nova verko ekestis 
pro bona aktora ludado 
la teatra publiko festis 
Zuriko, la 23an de junio 2002